Jes ni solidaru
Uliso revenas hejmen
Princo Roberto
La lanternulo
Konfeso
La kondomo de l'timema Tom
Vizito al Eŭrodisnej'

KD " Survoje " – La Kompanoj- Eltiraĵo de la artikolo de Grant Goodall en Esperanto USA- 01/2001
Post la lavango de novaj rokmuzikaj kompaktaj diskoj dum la lastaj du-tri jaroj, nerokemuloj eble pensas ke Esperantaj diskeldonejoj tute forgesis pri ili. Sed ili rapide konvinkiĝos ke ne, post aŭskulto de " Survoje ", debuta disko de la franca trupo La Kompanoj. Jen freŝa, varia, bele produktita kompakta disko kiu enhavas eĉ ne unu rokmuzikan noton. La sep kanzonoj sur la disko, kiu aperas kadre de la serio " kolekto 2000 " de Vinilkosmo, estas ege diversstilaj. Princo Roberto , ekzemple, estas nederlanda kanto ludita laŭ renesanca stilo, kaj La kondomoj de l'timema Tom estas iom kabaredeca.. La lanternulo, kun bela hispana gitarludado, eĉ pensigas iomete pri la fama franca grupo Gipsy Kings. Kvankam la ĝenerala fono estas folklora, la disko estas tute moderna laŭ temaro, kiel montras la jam menciita kanzono pri Tom, kompatinda knabo, kies planoj por amplena nokto kun Eva ne plene realiĝas. Ankaŭ Vizito al Eŭrodisnj', kiu primokas la monavidan sintenon de usona entrepreno vaste konata en francio, estas nerefuteble nuntempa laŭ perspektivo. La instrumenta ludado estas bela kaj profesinivela. Oni tute ne povas plendi pri la prononcado de la kantistoj, kiu estas klara kaj bela. La tekstoj de la kanzonoj, plejparte verkitaj de Marcelo Redoulez, estas variaj, atento-kaptaj, kaj kelkfoje kortuŝaj . Miaopinie la plejparto de la Esperanta publiko tute prave ĵetos sian atenton al la meritoj de tiu ĉi nova, talentoplena grupo. Por muzikamantoj ĉiuspecaj, " Survoje " estas certe aŭskultinda.