Konfeso
Teksto M. Redoulez - Muziko J-P Lemoine - Aranĝoj T. Faverial

Kiam vortoj mankas, ĉu ili necesas ?
Grandajn emociojn silento konfesas.
Sentoplenaj koroj,sen diroj utilaj,
sin esprimas kiel sincero permesas.
Du rigardoj frontas; okuloj tro brilaj.
Varmaj larmoj fontas; singultoj trankvilaj.

Kiam frazoj falsas, ĉu ili necesas ?
Ĉiujn vivbezonojn amanto forgesas.
Tage sin ne nutras kaj nokte maldormas
balbutanto, kiun deziro opresas.
La plej vervan prozon en rozon transformas
prava sorĉo, kiam la amo subŝtormas

Kiam versoj lamas, ĉu ili necesas ?
Post la lasta flustro inspiro ne ĉesas,
sed profundas eĥo; ŝanĝiĝis rilato :
bruo nin agresas, rideto impresas,
ĉar signifas ĝi pli ol pompaj fiflatoj.
Simple ci kapjesas kaj vanas rebatoj.

Kiam strofoj blekas, ĉu ili necesas ?
Belaj melodioj revadon promesas.
Voĉo ne plu certas,akordo malfortas
Kaj se plu hezite la mano karesas,
kiam spinan ondon la tuŝo alportas,
eĉ se kanto mutas, muziko transportas...

.../...

Kiam kantoj velkas, ĉu ili necesas ?
Ion mem retenos, nur kiuj aprecas !