JES, NI SOLIDARU

Teksto M. Redoulez Muziko T.Faverial)

Ĉe l'kapostacio de l'pramolinio
Amas' enŝipiĝas en granda vario.
Ekzemple ĵus apud blankhara avino
Kviete sidiĝis graveda negrino.

Ve ! restas neniuj sidlokoj invitaj,
Do kelkaj personoj plustaras krampitaj.
Alvenas nur poste ĉi-vir' kun kravato.
Li grize mienas, jen hom' sen kompato.

-Hej ! bruna porkino !
For ! Tuj al Medino !
Por ke Mi nun sidu,
Kaj cin ne plu vidu !

La lokon ŝi lasas, ĉar li ŝin forĉasas,
Venkinte, tuj poste sidiĝas li moŝte.
-Mi volas protesti, ne povas mi resti
Apude de vi : Ne ! leviĝas l'avino.

-Tuj ankaŭ ni staru !
-Jes, ni solidaru !
Ekkrias lernantoj
Al ĉiuj sidantoj.

En pram' alvenanta ĉe l'fina stacio
Jen vere tre strangas la situacio,
Nur du pasaĝeroj normale plusidas,
Dum ĉiuj aliaj nu stare acidas.

Sed kion do ĉiu interne pripensas ?
Ĉar la emocioj de grupo intensas,
Ja inter la honto kaj deca fiero,
De simpla kompato al fia kolero...

-Tuj ankaŭ ni staru !
-Jes, ni solidaru !
-Tuj ankaŭ vi staru !
-Jes vi solidaru !
-Tuj ankaŭ ni staru !
-Jes ni solidaru !