ULISO revenas hejmen

Teksto C. Pomirol-M. Redoulez - Muziko T. Faverial - Filmo Franco Rossi


Post migradoj tral' mond' sur velŝipo Ulis'
Kiel marvagabond' nun revenas al hejm',
Li feliĉas kaj jen larme brilas iris',
Kvankam pacas sur l'ond', sango bolas en vejn',
Ja proksimas l'haven', ĉar ĵus super l' turkis'
Granda laro sen ĝen' jam alflugas al sejn'.

Sur ĉi tiu terpec' antaŭ tro longa temp'
Viglis lia junec', kio do restas nun ?
Ĉu pluvivas edzin' en fidela ekzempl' ?
Ĉu la filo kun dec' ĝuas pri sia jun' ?
Post dekjara ekzil' venos nova printemp'
En ripoza azil' kun sopir' al fortun'.

Blovfavoras Eol' por la lasta etap',
Sur ferdek' sen parol' nun Uliso en rev'
Fulmrevidas vojaĝ-bildojn en sia kap' :
Jen sufer' pro izol', jen danĝeroj de l' dev' ,
Jen plezuroj sur plaĝ' post kuraĝa eskap'
Kaj hodiaŭ la plaĉ pro la vido de mev'.

Albordiĝas la ŝip' sur insulo Itak',
Spiron tenas Ulis' fronte al Telemak'.