La lanternulo

Teksto M. Redoulez - Muziko T. Faverial


En la golfo abundas sablaĵoj
Malfacilas traŝipi eĉ tage
Do bezonas dum nokt' ekipaĵoj
Nepre luman lanternon sav-age

Rekantaĵo :

Solece sur rok'insul'
Sub ardo aŭ en nebul'
Jen fronte al ondolul'
Fieras la izolul'

Do dum bolas la mar' pro alfluo,
Eĉ se ŝaŭma kolero molestas,
De vespero fidele ĝis fruo
Brileganta la turo plurestas.

Lanternisto ĝojridas kun mevoj
Bonhumora, jes li diligentas !
Malproksimen lin portas nur revoj,
Sur delfeno vojaĝo ja tentas !

Ĉiuj ŝipoj lin konas sur maro,
Li ne vivas en ĉela sufero,
Kvankam foje tro longas ŝtuparo,
Ĝi kondukas al lia libero !