Princo Roberto
Teksto M. Redoulez - Muziko tradicia nederlanda muziko

Forvelis pro milita sort'
la princo kun eskort'
sur ondoflu' la venta fort'
kondukis al la mort'

Revenos ne la ŝipanoj, ĉar
elvenkis fikorsaro.
Jam kuŝas la ŝel' kun mastoj kvar
sur fundo de la mar'

Do jen procesio sur rempar'
funebras en malklaro
la landon invadas nun koŝmar'.
Ĉu vanas kontraŭstar' ?