Suneto

Teksto kaj Muziko Thierry Faverial


Mi iam amis anĝelon ĉarman kaj mi malkovris fragilan floron
Mi iam vidis en ŝia revo la varmon de l' sun', la lulon de l' mar'
Mi iam amis suneton varman kaj kiu ŝatis animon mian
Mi iam amis steleton gajan kaj mi deziris amflamon ŝian

Ne plu parolu pri ŝi
Ne plu imagu nin

Al mi ŝi portis la puran akvon, al mi ŝi ridis sen zorgi pri l'ar'
Ni nin amoris dum longaj noktoj, mi ĉiam sonĝis en ŝiaj brakoj
Mi longe ĝuis la vivon kun ŝi, ŝi daŭre volis rigardon de mi
Mi vante dormis sen la ripozo kaj mi suferis pro tro da amo

Ne plu parolu pri ŝi
Ne plu imagu nin

Ŝi iam svenis en la aero sur eta vojo pro aĉa aŭto
Al mi ĝi rabis fragilan floron, al mi ĝi rabis la pacon de l'am'
Mi iam vidis la sen movecon, mi iam spertis la nigron de l' nokt'
Mi min allasis al malespero kaj mi vagadis sen ia celo

Ne plu parolu pri ŝi
Ne plu imagu nin