Sopiro

Teksto kaj Muziko Thierry Faverial


Mi ne kuras post la gloro, dankon al vi
Kaj mi petas de la vivo nur amon vian
Kaj feliĉ' abundas sen disting'
Kiam vi respondas al mia sopir'

Iom da ridet' kaj brilas steloj tie
En viaj okuloj, mi amas vin tre
Kaj plezur' varme inundas min
Kiam vi respondas al mia sopir'

Mi ne kuras tra la mond' por serĉi vin
Mi vin trovis sen hezit' mia fein'
Mia ĝojo ŝvebas super ni
Kiam vi respondas al mia sopir'

Mi deziras nur la pacon de la kor'
Sed kun la fervor' de korpoj sen pudor'
Kaj amor' dolĉe luligas nin
Kiam vi respondas al mia sopir'