Malhoma Parizo !

Teksto M.Redoulez Muziko T.Faverial)

Malhoma Parizo !
ĉe l'ventro de l'krizo
elvivas vipuroj,
ŝakaloj, vulturoj.

Kaj simpla hom' tie
eltenas ne plie
naturo alvokas
libero provokas.

De longaj monatoj
jam mankas rilatoj
eĉ kun la konatoj.

ĉe branĉo de kverko
soleca ĉefverko :
kolnodo kaj ... ĉerko