Mi petas de l'mondo

Teksto kaj Muziko Thierry Faverial


Homoj frenezas ĉar ili sufokas la teron
Sub malpuraĵoj ĝi muĝas, minacas homaron
Mi petas de l'mond' ke grand amikec'
Nasku la pacon en la korvarmec'
Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo

Haltu militoj, ordigu pafilojn rapide
Ĉesu buĉadon kaj ne plu perfortu senĉese
Mi petas de l'mond' ke grand amikec'
Nasku la pacon en la korvarmec'
Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo

Fidu al via kor' kiam ĝi batas pro amo
Donu la manon al viaj apudaj amikoj
Mi petas de l'mond' ke grand amikec'
Nasku la pacon en la korvarmec'
Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo