|
Post sia partopreno en la KD "Survoje" de la franca grupo "la Kompanoj", aperita en la kolekto 2000 de Vinilkosmo, Thierry Faverial revenas al ni soliste kun "duone", en kiu li rolas kiel komponisto, muzikisto, kantisto kaj aŭtoro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda parto estas originala.
Thierry ne estas nekonata por tiuj kiuj ŝance ĉeestis la 83an internacian kongreson en Montpellier, kie li montris sian talenton kantante kaj gitarludante dum la spektaklo "la Velado" prezentita de la Kompanoj.
"Duone" per sia melodia riĉeco, miksas la spicajn saporojn de intimeca latinĵazo kun diversaj ritmoj de la eŭropa kanzonaro.
Ĉiu el la titoloj estas invito al vojaĝo, en aparta etoso, kiu foje kondukas al revemo aŭ dramo, foje al voluptemo aŭ poezio.
Thierry nun produktas verkon de muzikisto, lasanta longajn sonajn periodojn por la ventinstrumentoj, tie kie la muziknotoj esprimas tion kion la vortoj ne ĉiam fidele povas diri. Oni mergiĝas en gitara kaj saksofona universo, asociita kun tekstoj ofte esprimplenaj (dankon al la amiko M. Redoulez), foje pli malpezaj, universo el kiu oni ne eliras sen emocio.
Ne nur duone la KD "Duone" tuŝos vin, vi estos tute ĉarmata...kaj vi povas mendi ĝin ĉe
Esperanto 24
22b rue Charnay Frachet
24000 PERIGUEUX
FRANCIO
Tel : +33 5 53 08 60 08
Publika prezo de la KD : 10 eùroj kaj sendokostoj (rabatoj estas konsentitaj laù kvanto,Kontaktu nin).