Iom post iom

Teksto kaj Muziko Thierry Faverial


Am' kiu svenis sen bru'
En aer' ĝis forges' sen esper' nek promes'
Jen la varma temp' kiu fuĝas nun

Flam' kiu svingas pro blov'
Ne forgesu memori pri firma moment'
Jen la varma temp' kiu fuĝas nun

Jam malfeliĉ' vindas nin kiel nub'
Kaj iros ni tra la mond', tristaj sen ia dub'
Jen la varma temp' kiu fuĝas nun

Ĉar de l'alia rigard'
Esti sen ĉes' vidita, esti sen fin' juĝita
Jen grava kial' kiu ronĝas nin

En la droninta boat'
Remis ni sed neniam en la sama senc'
Jen grava kial' kiu ronĝas nin

Jam la disig' vundas nin sen ripoz'
Kaj iras ni tra la mond', nur fantoma almoz'
Jen grava kial' kiu ronĝas nin