La infaneco
Teksto kaj Muziko Thierry Faverial
Ĝi volviĝas en la revoj
Eĉ de ĉiuj kiuj kredas
Esti homoj sen memoroj
Vortojn al ni ĝi inspiras
Sed ĝi ŝatas endormiĝi
Malŝaltante ĉiujn lumojn
Kaj ni devas plenmergiĝi
En timigaj noktaj umoj
Tra ĝi ĉiam oni amas
Ĝi forĝadis kun varmeco
Nian eston kaj ni vivas
Dank'al nia infaneco
Ĝi invadas l'adoltecon
Kiel milda lafofluo
Kunportante la helecon
D'ektagiĝa lumofluo
Ĝi sin kaŝas en la faldoj
De la mensaj fortikaĵoj
Por ŝajnigi niajn agojn
Kvazaŭ stultajn infanaĵojn
Kiam sur ni post la vojaĝ'
La viv' ĵetas la vualon
Ĝi sensigas al fin' de l'aĝ'
La patrinan haŭtodoron