Ĝis eterne
Teksto kaj Muziko Thierry Faverial
Infan' ekamis infanon
Du koroj kiuj vekiĝis
kaj batis la saman ritmon
Steleto vulpidon amis
Sur la grund' de lernejkorto
la ludoj iom post iom
forgesis la realecon
kaj iĝis pli kaj pli revaj
Por ŝi li inventis landojn
en ŝia rigard' li vidis
sukerajn montojn kaj lagojn
ambaŭ ili kunvojaĝis
Por li ŝi haltigis tempon
en lia rigard' ŝi vidis
miridan kaj kinan mondon
kunkune ili revadis
Sed iam grava malsano
aperis en la knabinkorpo
sentiĝis tuj granda sufero
sub rigard' de ŝia amato
Subite ĉesis la rilatoj
kaj iris for la steleto
kaptita en ambulanco
direkte al hospitalo