Epitafo

Teksto kaj Muziko Thierry Faverial


La vespera lum' en murmur'
Disfluas kun harmoni'
Kaj delikate en ebur'
Signojn gravuras por ni
En dub' enŝoviĝas susur'
Tiu de la ironi'
Kia nokt'! Kia tag' ?
Por kiu rev', kiu sonĝ', kiu motiv' ?
Dum la nokt', dum la tag', ĉu en la viv' ?

La ĉizita ŝton' diras nun
Oldan doloron al ni
Kaj rebriligas sub la lun'
La literojn kun geni'
En ĝi enmetas sin plezur'
Dum resonas litani'
Kia nokt'! Kia tag' ?
Por kiu rev', kiu sonĝ', kiu motiv' ?
Dum la nokt', dum la tag', ĉu en la viv' ?

Pri via dir' , ni ne restu tiel surdaj.