La fia besto

Teksto Roel Haveman Muziko Thierry Faverial


Kancere kreskas en silent'
Maltrankviliĝa naŭzosent'
Ĝi estas besto en embusk'
Kiu atakas nin kun brusk'
Malbonon vomas la muzel'
Gestapojn, getojn kun kruel'
Ruĝiĝas sange nia ter'
Pro tiu besto de infer'
La transportitoj en angor'
Sub pintaj ungoj de la best'
Turmente mortos en dolor'
Ne trompu vin la orator'
Kies preteksta fi-atest'.
Nur hipokritas en ignor'

La fian beston ne toleru(bis)

Ĝiskrie ŝvelu la protest'
Ĉar sufokiĝu tiu best'
Pro ĝi semiĝas akra hat'
Ĝin pereigu sen kompat'
Suferas etnoj sen kial'
Poetoj mutas pro brutal'
Sed por ke regu la liber'
Unue mortu la ĥimer'
Ni ŝutu florojn en amas'
Por ke kovriĝu la simbol'
Pri kiu hontu homa ras'
Nun venu paca period'!
Kaj sub la peza flor-tavol'
Nun cedu ĉiu eŝafod'

La fian beston ne toleru (bis)