Atendemo

(Teksto B.FAVERIAL Muziko T.FAVERIAL)


Tie jam pasadis horoj du
sunas ja sed solas mi sur la pont'
ŝajne min ŝi ja forlasis plu
kial ŝi ne venis al la renkont'

Sola mi restis en nebul'
kun la memor' de ŝia korp'
sola mi restis en angul'
kun la dolor' en mia kor'

Blondulino bela pasas nun
kun ridet' ŝi jetas vidon al mi
Ĉu mi solos plu sub tiu sun'
iras ŝi, sekvu ŝin tuj pensas mi

Sola mi restas en nebul'
kun la memor' de ŝia korp'
sola mi restas en angul'
kun la dolor' en mia kor'

Sed subite jen ĝenanta vir'
okulfrape li alvenas al ŝi
ŝin brakumas li kun grand' dezir'
certe mi ne devus pensi pri ŝi

Sola mi restos en nebul'
kun la memor' de ŝia korp'
sola mi restos en angul'
kun la dolor' en mia kor'